GPLv3.
Esperanto jam iĝis lernobjekto en Hungarujo, Bulgarujo kaj Ĉinujo, kaj eble okazos la samo en Brazilo (se ne okazis).
Sed, eble ni devu aldoni alian landon en la liston. Tiu lando estas Usono.
Mi diris eble, ĉar tio dependas de vi. Mi eksplikas: ekzistas retpaĝo kiu nomiĝas change.org, kie vi povas proponi ideojn kaj poste voĉdoni por ili.
Nu, jen la ligilo por Esperanto en la usonaj lernejoj: http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools.
La celo estas lasi la ideon en unu el la unuaj dek situoj, por ke multe da homoj povos ekkoni la lingvon, kaj eble por ke Obama instruigos Esperanton.
Por voĉdoni, vi nur devas registriĝi, kaj poste voĉdoni.
GPLv3.
05/03/10
Nek amikoj nek parencoj
GPLv3.
Tion diris la Federa Administracio pri Aviado (FAA), post la suspendo al aer-kontrolisto ĉar li portis sian du-jaran filon al la flugo-gvida turo de la flughaveno JFK, en Novjork.
La filo de tiu kontrolisto babilis per la flug-radiuso al kelkaj aviadiloj. La pilotoj surpriziĝis pro tio.
Post la evento, la FAA permesas la vizitojn nek de amikoj nek de parencoj al la flugo-gvida turo.
La fakto estas ke la kontrolisto havis neniun kun kiu lasi sian filon, kaj pro tio li devis porti lin tien.

04/03/10
La francaj ĵurnaloj laŭdas hispanan teamon de futbalo
GPLv3.
"Hispanujo estas el alia mondo". Tiel malfermiĝas la francaj ĵurnaloj hodiaŭ.
La laboro de la hispana teamo en la stadiono de Saint Denis estis tre bona. Ĝi ĉiam regis sur la ludejo.
La unua golo estis farita de David Villa, ankaŭ konata kiel "El guaje" (kies elparolo estas "El gŭaĥe"). Poste golis Sergio Ramos. Ĉiuj la goloj estis dum la unua duono.
Dum la dua duono, Hispanujo regis iom malpli, sed tio ne nervozigis la hispanajn ludantojn.
Do, Francujo 0 (nulo) - Hispanujo 2 (du).
La franca trejnisto kaj kelke da la francaj ludantoj (inter ili, la ludanto de la FK Barcelono, Henry) estis tre prifajfataj, kaj eĉ la publiko kriis "Domenec dimisio".
La lasta venko de Hispanujo kontraŭ Francujo sur la franca lando, antaŭ ĉi tiu venko, estis en la jaro 1958.

03/03/10
Striko en la publika televido hispana TVE
GPLv3.
Hodiaŭ la laboristoj de la televid-kanalo TVE strikas dum dudek kvar horoj.
La kaŭzoj estas la dungado de eksteraj laboristoj por fari ilian laboron (konkrete, laboristoj de privata entrepreno kiu nomiĝas Mediapro), kaj la manko de propraj produktadoj.
Dum la striko, la minimumaj servoj estas garantiitaj. La novaĵoj telesendas normale, sed la programaro adaptiĝis kaŭze de tiu striko.
Aldone al ĉi tio, la hodiaŭa futbal-partio inter Francujo kaj Hispanujo eble ne estos telesendata. Oni ne scios tion ĝis la lasta momento.
Mi devas diri, ke tio (la dungado de eksteraj laboristoj kaj la manko de propraj produktadoj) estas tute maljusta. Mi esperas ke ĉio solviĝu baldaŭ.
AKTUALIGO: Finfine la partio estos telesendata je la 21:00.

02/03/10
Sensencaj leĝoj sur la mondo
GPLv3.
Mi montros al vi kelke da sensencaj leĝoj kiuj ekzistas sur la mondo. Dudek kvin (25) ekzakte.
1-a: Se aperas morta baleno ĉe la brita mar-bordo, la kapo apartenas al la reĝo. Tamen, la vosto apartenas al la reĝino, en la okazo ke ŝi bezonos ĝiajn ostojn por sia korseto.
2-a: En Barejno, kuracisto povas vidi la seks-organojn de la virinoj, sed oni ne permesas al li vidi ilin dum la ekzameno, li nur povas vidi la speguliĝon sur spegulo.
3-a: En Londono estas neleĝa eniri en taksion se vi havas la peston.
4-a: En Vermont (Usono), la virinoj bezonas permeson subskribitan de siaj edzoj por uzi falsan dentaron.
5-a: En la usona vilaĝo de Boulder, Kolorado, estas neleĝa mortigi birdon ene de la vilaĝo, kaj ankaŭ esti la mastro de dorlot-besto (leĝe, la vilaĝanoj nur estas la "kontrolistoj").
6-a: En Jork (Britujo) estas leĝa mortigi skoton ene de la malnovaj remparoj, sed nur se li portas arkon kaj sagojn.
7-a: En Ĉester (Britujo), la kimroj ne povas eniri en la vilaĝon antaŭ la leviĝanta suno, kaj ne povas resti tie post la subira suno.
8-a: En Kentaki (Usono) estas neleĝa porti kaŝitajn armilojn kiuj mezuras pli ol du metroj longe.
9-a: En Florida (Usono), la needziniĝintaj virinoj kiuj paraŝutas dimanĉe, povas esti arestitaj.
10-a: En Britujo, iu ajn viro kiu devas pisi antaŭ la homoj, povas fari tion nur se li alcelas al rado de sia propra aŭto kaj apogas sian dekstran manon sur ĝi.
11-a: En El Salvadoro, la ebriaj stirantoj povas esti punataj per la morto antaŭ ekzekut-plotono.
12-a: Estas permesita promenigi ŝafo-gregon laŭlonge de la Londona Ponto sen pagi takson, la samo por la anseroj en Ĉipsaid.
13-a: En Britujo, la homoj kiuj estas 14-jaraj aŭ malpli devas praktiki ĉiu tago la arko-pafadon.
14-a: En Indonezio, la "propra tuŝado" (ĉu vi komprenas ;) ?) estas punita per la senkapigo.
15-a: En Majami estas neleĝa pasi sur rul-tabulo antaŭ la policejo.
16-a: En Lankaŝir (Britujo), se iu ajn policano haltas vin ĉe la maro, vi ne permesas bojigi hundon.
17-a: En Britujo, gravedulino povas pisi ĉie ajn, eĉ sur kaskon de policano.
18-a: La ŝipoj de la Reĝa Floto Brita kiuj eniras en la havenon de Londono devas doni barelon da rumo al la laboristoj de la Londona Turo.
19-a: En Ohajo (Usono) estas neleĝa posedi ebrian fiŝon.
20-a: En Alabama (Usono) estas neleĝa bendi la okulojn de iu ajn ulo dum li stiras aŭton.
21-a: En Britujo estas neleĝa ne rakonti al la monkolektisto tion kion vi ne volas ke li ne sciu. Tamen, vi povas ne rakonti al li tion kion vi ne gravus ke li scios.
22-a: En Francujo estas neleĝa doni la nomon Napoleon al iu ajn porko.
23-a: En Britujo estas konsiderata perfid-faron meti poŝt-markon inverse sur kiu aperas bildo de la brita monarkio.
24-a: Estas neleĝa morti en la Brita Parlamentejo.
25-a: Estas neleĝa ke taksio portu mortojn aŭ rabiajn hundojn en Londono.
La mondo estas tute freneza :O
Fonto (hispanlingve): http://www.elperroflaco.com/1447/las-leyes-mas-absurdas-del-planeta.html

Suscribirse a:
Entradas (Atom)