GPLv3.
Hodiaŭ la laboristoj de la televid-kanalo TVE strikas dum dudek kvar horoj.
La kaŭzoj estas la dungado de eksteraj laboristoj por fari ilian laboron (konkrete, laboristoj de privata entrepreno kiu nomiĝas Mediapro), kaj la manko de propraj produktadoj.
Dum la striko, la minimumaj servoj estas garantiitaj. La novaĵoj telesendas normale, sed la programaro adaptiĝis kaŭze de tiu striko.
Aldone al ĉi tio, la hodiaŭa futbal-partio inter Francujo kaj Hispanujo eble ne estos telesendata. Oni ne scios tion ĝis la lasta momento.
Mi devas diri, ke tio (la dungado de eksteraj laboristoj kaj la manko de propraj produktadoj) estas tute maljusta. Mi esperas ke ĉio solviĝu baldaŭ.
AKTUALIGO: Finfine la partio estos telesendata je la 21:00.
GPLv3.
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)

0 komentoj:
Publicar un comentario en la entrada