GPLv3.
Mi montros al vi kelke da sensencaj leĝoj kiuj ekzistas sur la mondo. Dudek kvin (25) ekzakte.
1-a: Se aperas morta baleno ĉe la brita mar-bordo, la kapo apartenas al la reĝo. Tamen, la vosto apartenas al la reĝino, en la okazo ke ŝi bezonos ĝiajn ostojn por sia korseto.
2-a: En Barejno, kuracisto povas vidi la seks-organojn de la virinoj, sed oni ne permesas al li vidi ilin dum la ekzameno, li nur povas vidi la speguliĝon sur spegulo.
3-a: En Londono estas neleĝa eniri en taksion se vi havas la peston.
4-a: En Vermont (Usono), la virinoj bezonas permeson subskribitan de siaj edzoj por uzi falsan dentaron.
5-a: En la usona vilaĝo de Boulder, Kolorado, estas neleĝa mortigi birdon ene de la vilaĝo, kaj ankaŭ esti la mastro de dorlot-besto (leĝe, la vilaĝanoj nur estas la "kontrolistoj").
6-a: En Jork (Britujo) estas leĝa mortigi skoton ene de la malnovaj remparoj, sed nur se li portas arkon kaj sagojn.
7-a: En Ĉester (Britujo), la kimroj ne povas eniri en la vilaĝon antaŭ la leviĝanta suno, kaj ne povas resti tie post la subira suno.
8-a: En Kentaki (Usono) estas neleĝa porti kaŝitajn armilojn kiuj mezuras pli ol du metroj longe.
9-a: En Florida (Usono), la needziniĝintaj virinoj kiuj paraŝutas dimanĉe, povas esti arestitaj.
10-a: En Britujo, iu ajn viro kiu devas pisi antaŭ la homoj, povas fari tion nur se li alcelas al rado de sia propra aŭto kaj apogas sian dekstran manon sur ĝi.
11-a: En El Salvadoro, la ebriaj stirantoj povas esti punataj per la morto antaŭ ekzekut-plotono.
12-a: Estas permesita promenigi ŝafo-gregon laŭlonge de la Londona Ponto sen pagi takson, la samo por la anseroj en Ĉipsaid.
13-a: En Britujo, la homoj kiuj estas 14-jaraj aŭ malpli devas praktiki ĉiu tago la arko-pafadon.
14-a: En Indonezio, la "propra tuŝado" (ĉu vi komprenas ;) ?) estas punita per la senkapigo.
15-a: En Majami estas neleĝa pasi sur rul-tabulo antaŭ la policejo.
16-a: En Lankaŝir (Britujo), se iu ajn policano haltas vin ĉe la maro, vi ne permesas bojigi hundon.
17-a: En Britujo, gravedulino povas pisi ĉie ajn, eĉ sur kaskon de policano.
18-a: La ŝipoj de la Reĝa Floto Brita kiuj eniras en la havenon de Londono devas doni barelon da rumo al la laboristoj de la Londona Turo.
19-a: En Ohajo (Usono) estas neleĝa posedi ebrian fiŝon.
20-a: En Alabama (Usono) estas neleĝa bendi la okulojn de iu ajn ulo dum li stiras aŭton.
21-a: En Britujo estas neleĝa ne rakonti al la monkolektisto tion kion vi ne volas ke li ne sciu. Tamen, vi povas ne rakonti al li tion kion vi ne gravus ke li scios.
22-a: En Francujo estas neleĝa doni la nomon Napoleon al iu ajn porko.
23-a: En Britujo estas konsiderata perfid-faron meti poŝt-markon inverse sur kiu aperas bildo de la brita monarkio.
24-a: Estas neleĝa morti en la Brita Parlamentejo.
25-a: Estas neleĝa ke taksio portu mortojn aŭ rabiajn hundojn en Londono.
La mondo estas tute freneza :O
Fonto (hispanlingve): http://www.elperroflaco.com/1447/las-leyes-mas-absurdas-del-planeta.html
GPLv3.
02/03/10
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)

0 komentoj:
Publicar un comentario en la entrada