04/03/10

La francaj ĵurnaloj laŭdas hispanan teamon de futbalo

GPLv3.

"Hispanujo estas el alia mondo". Tiel malfermiĝas la francaj ĵurnaloj hodiaŭ.

La laboro de la hispana teamo en la stadiono de Saint Denis estis tre bona. Ĝi ĉiam regis sur la ludejo.

La unua golo estis farita de David Villa, ankaŭ konata kiel "El guaje" (kies elparolo estas "El gŭaĥe"). Poste golis Sergio Ramos. Ĉiuj la goloj estis dum la unua duono.

Dum la dua duono, Hispanujo regis iom malpli, sed tio ne nervozigis la hispanajn ludantojn.

Do, Francujo 0 (nulo) - Hispanujo 2 (du).

La franca trejnisto kaj kelke da la francaj ludantoj (inter ili, la ludanto de la FK Barcelono, Henry) estis tre prifajfataj, kaj eĉ la publiko kriis "Domenec dimisio".

La lasta venko de Hispanujo kontraŭ Francujo sur la franca lando, antaŭ ĉi tiu venko, estis en la jaro 1958.


GPLv3.