GPLv3.
Saluton, gesinjoroj.
Dum ĉi tiu semajno, Galegujo havis tre grandan ĉefrolecon. Sed nek pro siaj belaj urboj nek pro sia vetero (kiu estis tre terura).
Ĝi havis grandan ĉefrolecon pro la vortoj de hispana politikistino kaj deputitino kiu nomiĝas Rosa Díez.
Ĉi tiu virino estas anino de partio nomata Union, Progreson kaj Demokration (hispane, Unión, Progreso y Democracia, UPyD). Mi ne scias kion ŝi pensis kiam ŝi diris al Zapatero, la hispana prezidento, "Vi estas galego, je la plej disdegna senco de la vorto". Verdire, je tiu senco, "galego" estas kvazaŭ "stultulo".
Jes, karaj legantoj, ŝi insultis la galegojn, kvazaŭ dirante "La galegoj estas stultaj".
Kara Rosa, eble vi ne komprenas ĉion kion mi diras ĉi tie, sed tio ne gravas. Mi petas al vi (ne nur mi, sed multe da homoj) ke bonvolu peti pardonon al ĉiuj uloj kiujn vi ofendis per viaj vortoj. Personoj kiel vi povas nek iĝi nek esti politikistoj.
GPLv3.
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)

0 komentoj:
Publicar un comentario en la entrada