28/02/10

Historio de ETA malmultvorte

GPLv3.

ETA, kies sigloj signifas "Euskadi Ta Askatasuna" (Esperante, Eŭskujo Kaj Libereco), estas terorisma organizaĵo kreita dum la kvindekaj jaroj, kaj volas la sendependecon de Eŭskujo.

Ili faris multe da atencoj per bomboj. Inter la plej gravaj estas:

- Mortigo al Luis Carrero Blanco, la sekvanto de Francisco Franco je la povo.

- Atenco en vendejaro kiu nomiĝas "Hipercor", en Barcelono. Mortis pli da cent personoj.

- Fiaskinta mortigo al la hispana reĝo Juan Carlos I, dum li feriis en Majorko.*

- Mortigo al eŭska magistratano Miguel Ángel Blanco Garrido, kies morto okazigis grandan rifuzon al la terorismo en nia lando, kaj tio daŭras ĝis nun.*

- Atenco en Madrido, en la terminalo T4 de la flughaveno Barajas. Mortis 2 ekvadoranoj.

Kaj tiel plu.

Ili ankaŭ prirabas eŭskajn funkciulojn, ili ankaŭ mortigas policanojn...

Sed, verdire, nuntempe EKL (ekde nun mi nomos al ili EKL-on) estas plej malforta. Multe da arestoj al siaj ĉefoj kaj frostigo de bank-kontoj okazigas tion.

Hodiaŭ oni arestis en Francujo al Ibon Gogeascoetxea Arronategi, laŭ la Ministrejo de enlandaj aferoj, la pleja gvidanto de la organizaĵo.

Sed EKL ĉiam estas preta por semi teruron. Kiam ni vivos en paco?

* Tiuj atentoj aŭ fiaskintaj atentoj estis per armilo, sed ili estis tre gravaj.


GPLv3.