27/02/10

En Hispanujo, malpermesita uzi la hispanan

GPLv3.

Tio okazas precipe en la komunumoj de Katalunujo kaj Valencilando, sed ankaŭ povas okazi en Eŭskujo kaj Galegujo. Mi memoras la kazon de knabino kies instruistino ne sukcesis ŝin ĉe ekzameno pri medio-konado (hispane, conocimiento del medio), nur pro la fakto ke ŝi respondis la demandojn per la hispana lingvo. La demandoj estis skribitaj per la kataluna lingvo. Ŝi libere volis respondi per la hispana, kvankam ŝi ankaŭ povis respondi per la kataluna.

Kio okazas en nia lando? Mi kredas ke en Francujo oni ne diskriminacias la bretonajn parolantojn.

Kaj eĉ pli, la prezidento de Galegujo, Alberto Núñez Feijóo, ne volas ke la lernantoj lernu la galegan lingvon, se mi ne eraras.

Ĉiuj la lingvoj estas respektendaj.

Antaŭhieraŭ mi aŭdis per la televidaj novaĵoj ke la Ministro pri Edukado, Ángel Gabilondo Pujol, estas aprobonta reformon pri la hispana edukado. Mi esperas ke tiu reformo permesu al la lernantoj uzi kaj la hispanan lingvon kaj sian regionan lingvon egale. Tiel, oni povas uzi, ekzemple en Valencilando, kaj la hispanan kaj la katalunan lingvojn (la valencia lingvo verdire ne ekzistas, laŭ la patro de tiu knabino).

Ĉi tio nur okazas en Hispanujo, la plej malperfekta lando de la Eŭropa Unio.


GPLv3.